Psalms 83

Kanto-Psalmo de Asaf.

1Ho Dio, ne silentu;
Ne estu senparola kaj ne restu trankvila, ho Dio!
2Ĉar jen Viaj malamikoj ekbruis,
Kaj Viaj malamantoj levis la kapon.
3Kontraŭ Via popolo ili sekrete konspiras,
Kaj ili konsiliĝas kontraŭ Viaj gardatoj.
4Ili diris: Ni iru, kaj ni ekstermu ilin el inter la popoloj,
Ke oni ne plu rememoru la nomon de Izrael.
5Ĉar ili unuanime interkonsentis,
Ili faris interligon kontraŭ Vi:
6La tendoj de Edom kaj la Iŝmaelidoj,
Moab kaj la Hagaridoj,
7Gebal kaj Amon kaj Amalek,
La Filiŝtoj kun la loĝantoj de Tiro;
8Ankaŭ Asirio aliĝis al ili Kaj fariĝis helpo al la idoj de Lot.

Sela.
9Faru al ili, kiel al Midjan,
Kiel al Sisera, kiel al Jabin ĉe la torento Kiŝon,
10Kiuj estis ekstermitaj en En-Dor Kaj fariĝis sterko por la tero.
11Agu kun iliaj princoj kiel kun Oreb kaj Zeeb,
Kaj kun ĉiuj iliaj estroj kiel kun Zebaĥ kaj Calmuna,
12Kiuj diris: Ni ekposedu la loĝejon de Dio!
13Ho mia Dio, similigu ilin al turniĝanta polvo,
Al pajlrestaĵo antaŭ vento.
14Kiel fajro bruligas arbaron,
Kaj kiel flamo bruldezertigas montojn,
15Tiel pelu ilin per Via ventego,
Kaj per Via fulmotondro ilin timigu.
16Plenigu ilian vizaĝon per malhonoro,
Por ke ili turniĝu al Via nomo, ho Eternulo.
17Ili estu hontigitaj kaj timigitaj por ĉiam,
Ili malhonoriĝu kaj pereu.
18Kaj ili eksciu, ke Vi, kies nomo estas ETERNULO,
Estas sola Plejaltulo super la tuta tero.
Copyright information for Esperanto